
|
|
»YOUTHFORUM.DE »CHINA 2000 »REVIEW
REPORT IN ESPERANTO
Introduction In the following you can find a report on the camp written by Korean participant Amato, in Esperanto. Her overall opinion is rather critical, but all in all she thinks that these kind of camps should be organised more frequently in the future. Please note that the report only describes Amato's personal opinion; it may be different from the other participants' impression.
2 SEMAJNOJ EN CXINIO PLUS
by "Amato" Yoo Young Kim (World Esperanto Youth Organisation TEJO, Korea)
1. Resumo
La Azia-Europa Junulara Kampo 2000 arangxita de ASEF (Azia-Europa Fondajxo) "People to people exchange" sekcio kaj ACYF (Tut-China Junulara Federacio) internacia departamento okazis en Sxandon provinco, cxefe en Jinan, 700 km sude de Pekino, en Cxinio dum 2 semajnoj (27 Auxg - 10 Sep). 70 junuloj, 20 cxinaj studentoj kaj necxinaj reprezentantoj de diversaj neregistaraj organizoj inkluzive 5 TEJO-anojn (David van Bezooijen el Nederlando, Federico Breda el Italio, Oswaldo el Francio, kaj Torun Janssen el Svedio krom mi el Koreio), el 21 landoj (Auxstrio, Britio, Belgio, Cxinio, Danio, Filipinoj, Finlando, Francio, Germanio, Grekio, Hispanio, Irlando, Italio, Koreio, Malazio, Nederlando, Portugalio, Singapuro, Svedio, Tailando, Vjetnamio)el la 25 ASEM membraj(krome, Bruneio, Indonezio, Japanio, Luksemburgo) kunvenis por diskuti pri mediaj problemoj en Cxinio kaj interkonatigxi kun diversaj kulturoj.

2. Pri programo
La programo konsistis el prelegoj kaj diskutoj pri mediologia kaj kultura temoj, enkonduko pri ASEF, ACYF, kaj internaciaj volontulaj servoj, arboplantado, ekskursoj al turismaj lokoj (monto Tai, hejmloko de konfuceo, La Flava rivero) kaj lernejoj (Sxandong universitato kaj Sxandong eksperimenta altlernejo), ekspozicio de partoprenantoj pri siaj organizoj kaj landoj, kaj improvizaj komunaj kunvenoj (pri Esperanto, unu el la plej popularaj temoj, hejmpagxo, jam aperinta interrete, kampo-jxurnalo, Taekuando, unu el koreaj luktaj artoj, ktp...) por kiuj partoprenantoj mem kontribuis.
Dum la unuaj kelkaj tagoj, aferoj estis enuaj kaj sentigis min sensenca. Ekzemple, pro la malhelpo (aux helpo) de la vetero, 2 tagojn rezervitajn por arboplantado neniu anstatauxa plano estis, kvankam pli duono de ni deziris iri al urbocentro kaj tio eblis. Ankaux la tagon por grimpi monton Tai pluvegis kaj nenio videblis ecx antaux kelkaj metroj. Poste mi iom longe suferis pro la malvarmumo kiu deprenis mian vocxon.
Plurfoje da inauxgura parolado aux la similaj cxefe tro formalaj de altranguloj estis preskaux cxiam antauxe ion ajn ni fari. En unu el arboplantejoj antaux ni ekplanti, jam trovigxis sxtono surskribita "memore al la A-E junaj volontuloj" laux mia kompreno de cxinaj literoj. Alia plantejo estis la tombejo de kunfucea familo "honore", versxajne ne kutima loko por logxantoj planti. Ankaux rekonstruejo de la historia Bambu-templo bonvenigis nin, la laborbrigadon, kvankam mi mem ne certis cxu mi estis utila tie kiel laboranto. Tiel imageble, dum la kampo, ni, partoprenantoj traktigxis kiel gravaj simbolaj gastoj. Cxiutage fotoj speciale Europanaj pro ke Azianoj aspektas same kiel logxantoj, kaj artikoloj pri la junaj volontuloj el eksterlandoj aperis en jxurnaloj. Sxajne ankaux en televidilo kun intervjuo elsendigxis, kvankam tion mi okule ne konfirmis. Ie ajn ni iras, polica auxtomobilo montris sin antaux niaj auxtobusoj. Cxu mi estas tro plendema?
Tamen mi ekkomprenis aux alkutimigxis tiun tre cxian manieron, kaj ekgxuis cxion post kelkaj tagoj. Mi auxdis de pluraj partoprenantoj kiuj respondecas arangxi laborbrigadon aux la similan kaj sendas volontulojn eksteren nome de siaj organizoj ke ili antauxe havis neniom da informo nek kontakto kun Cxinaj neregistaraj organizoj, versxajne rare trovigxas, kaj tial tiu cxi kampo estis bonsxanco antaux varbi aliajn volontulojn ili mem unue provi. Por ACYF kiu planas plimultigi similajn arangxojn estontece ankaux estis la unua gastigo. Tio signifas ke praktike almenaux eblus kontakti kun cxinaj organizoj, se ili decidus ke okazigi aliajn indas. Krome, inter partoprenantoj suficxe bona kontaktreto konstruigxis pere de e-adresaro kaj komuna hejmpagxo, jam iuj komencis sendi ne nur saluton sed ankaux informon pri aliaj laborbrigadoj. Fakte, por mi laborbrigado estis nova, kaj en Koreio la ideo estas ne suficxe konata. Ankaux en Azio la historio estas relative mallonga ol en Europo. Do, kompreneble auxskulti aliajn pri la spertoj kaj la organizoj estis interese.
3. Pri Esperanto
TEJO, kiel la organizo kiu havis interkontinentajn kaj la plej multajn reprezentantojn, interesis ambaux Azianojn kaj Europanojn. Kvarono aux ecx pli da partoprenantoj en la afisxo, kiu temas pri Esperanto kaj TEJO, lasis sian nomon. Kiam ni grupigxis por Aziaj volontulaj servoj, iu demandis kio estas TEJO, kion TEJO faras, kaj kiuj estas TEJOanoj. La unuan tagon mia samcxambrano Margie el Katalunio paroligis min Esperante kaj divenis la signifon multe. Ypie el Nederlando faris similan kun ni, 5 samideanoj, kaj aldonis ke la parolado de Federico sonas kiel vera Esperanto. La nura portugalino, Patricia esprimis forte kaj ofte sian scivolemon gxis kiam Federico kun David enkondukis. Boyd el Tailando demandis cxu vere la lingvo estas facila por ankaux Azianoj, post la kunestado mi auxdis ke li jam kontaktigxis kun UEA kaj mi atendas lian esperantan mesagxon espereble baldaux. Alia Tailando, Fon jxus sendis e-mesagxon ke sxi eklernas esperanton per interreto kaj esperas iam korespondi esperante kun mi. Koreoj ankaux enketis mian sperton rilate al Esperanto en la rerenkontigxo en Koreio.
Mi ankaux plilernis pri TEJO dank'al aliaj lertaj samideanoj kaj multe gxuis la plej junan kunvenon el kiuj mi partoprenis pere de Esperanto, kvankam mi rekonvikigxis ke Esperanto estas Europa direkta lingvo. Cetere, mi sentas bezonon informretigi por ne preterpasigi eventualan sxancon iom pliscii normalan lokan vivon. Laux Wei Bing, Cxino kiu nuntempe vizitas Koreion, en Sxandong provinco suficxe multaj samideanoj estas, kvankam ili ne aperas en jarlibro. Iom bedauxrinda afero estas ke la informo estis nur iomete malfrua sed mi jam estas en Koreio. Kaj 2 cxinaj studentoj iam lernis Esperanton en Sxandong universitato, kie ankoraux esperanto-kurso estas laux la cxino, dum 1 semesto, kvankam ili multe forgesis.
4. Iom plu
Post la malferma ceremonio en parko, kies nomon mi forgesis, ni tagmangxis en mangxejo. Cxirkaux ronda mangxtablo servistoj portis mangxajxon dauxre kaj dauxre, kvankam jam sur la tablo estis multege da mangxajxo kiom ne plu formangxeblas. La cxefa diskuttemo estis medio- konservado sed kontrauxe ni estis malsxparantaj tro da mangxajxo.
Pro la malvarmumo veninta de Monto Tai supozeble, mi spertis Cxinan malsanulejon. Kuracisto demandis kiun medikamenton mi prenu, okcidentan aux cxinan. Mi elektis la cxinan, cxar mia kondicxo estis ne kutima kaj cxinan malvarmumon kontrauxtraktus bone cxima medikamento laux mia penso. Tamen preni la medikamenton estis granda laboro. Unue cxirkaux 20 saketojn da pudro depaki kaj kun varmega akvo miksi antaux preni. Varmega kaj amara medikamento estis ne facile prenebla imageble. Sed post 3 nokta laboro mia perdita vocxo iom revenis. Fakte, ankoraux revenanta.
Estis malfacile kontaktigxi kun logxantoj pro cxefe lingva problemo. Do placxis al mi viziti lernejojn. En Sxandong eksperimenta lernejo, laux la grandeco kaj instalajxo tre moderna kaj laux la lernantoj la plej intensa en Sxandong provinco, mi estis surprizita pri necesejo, kiu devus esti la plej privata loko, sed tute ne simetirigxi al la lernejo. Mi ecx timis mangxi en mangxejo, kvankam la mangxajxo estis la plej bona dum la 2 semajnoj.
En la hotelo de Cxufu, urbo de Konfuceo, mi estis en dusxejo de mia cxambro denove perturbante. La pordtenilo ne funkciis. Minutoj da klopodo por elveni ankaux ne estis efike. La lasta provo kompreneble estis krii lauxte. Bonsxance en la cxambro estis mia kuncxambrano kiu auxdinte mian krion tuj venigis helpanton. La helpanto vokis alian iom pli fortan kun ilo. Pasis denove kelkaj minutoj gxis la pordo rompigxi. Kaj mi elsavigxis. Se ne, kiu sciias kie mi estus?
Dum la kunestado mankis fridujon, kaj lavmasxinon aux senakvigilon. Kiujn mi malsxatis kaj estis ne kutimigxeblaj en Cxinio estis bieron kaj pluvegon kiujn kutime mi sxatas.
Malgraux mia senfina plendumado, la 5 horoj reveninte Pekinon de Jinan estis ecx malpli ol kvinono de mala voja, laux mia sento kaj post granda adiauxo en la stacidomo, fluginte nur mallonge, fine hejme depakinte dum kelkaj tagoj, mi rimarkis ke mi, kiu estis kiel 5 jaragxa infano kun 2 kontingencajn kartojn disdonitajn en Taian kaj Jinan, regajnis mian agxon.
© 2000-2001 TIM SCHROCK
|